Marcus Annaeus Lucanus
EL «PRI LA CIVILA MILITO»


LA TERUROJ DE LA CIVILA MILITO

Nobelar' pereas kun la plebo, vaste la glavo vagas,
kaj nenies brusto estas indulgata de fero murda.
Sango stagnas en la temploj, kaj de masakroj estas glita
la pavimo sanghumida. Aĝo griza neniun savas.
Multaj mortas por pliigi nombron, kaj de trunk' nekonata
prenas detranĉitan kapon la venkinto de sanga mano,
ĉar li hontus malplenmane iri. Sav-espero jam estas
sola: meti treman kison sur la manon sangmakulitan.
                  Pereas nun la pekuloj,
sed pro tio, ke jam povis resti vivaj nur la pekuloj.
Liberiĝis la malamo, kaj la kolero galopegas
disŝirinte leĝo-bridojn. Ne doniĝas ĉio al unu,
ĉiu por si murdas-rabas dank' al la ordon' unufoja
de l' venkinto. Hidan feron puŝas tra la korp' de sinjoro
ties sklavoj, kaj de patra sango humidas la naskitoj
interdisputantaj, kiu havu la kapon detranĉitan
de la generinto. Frato por premio la fraton murdas.
Oni fuĝas al la tomboj, miksas sin kun enterigitoj
la vivantoj, sovaĝbestaj grotoj striktas por la popolo.
Kapojn de la ĉefoj stange tra l' tremanta Urb' oni portas
aglomeras sur forumo: oni venu rekoni ilin,
ĉiun, kie ĝi kuŝadas...
Nun la flor' de Hesperio falas, la unika Latina
junularo, kaj la parkojn de l' mizera Romo makulas.
                  Inter densa multo popola
kaj sensange palaj trupoj masakrataj apenaŭ povas
la venkinto movi manon kaj la mortigitoj apenaŭ
povas fali: la viktimoj sinkas ŝanceliĝe, sed ilin
granda korptavol' surpezas, kaj la kadavroj faras parton
de l' masakro: vivajn korpojn premas morte la pezaj trunkoj.

LA MARSILIA ARBARO

Estis bosko, ekde praa tempo neniam perfortita,
per la densaj branĉplektaĵoj obskuriganta la aeron,
kaj per siaj fridaj ombroj forpelanta la sunradiojn.
Nek kamparaj Faŭnoj, nek Silvanoj boske regantaj
estis tie, sed sanktejo por barbara kulto de dioj
kun altaroj konstruitaj por la plej teruraj oferoj,
ĉar konsekre ĉiun arbon malsekigis sango de homo.
Kaj se kredi al malnovo mireganta okultajn aĵojn,
eĉ la birdoj timis resti sur la branĉoj en tiu bosko,
ne ripozis sovaĝbestoj en la denso, nek eĉ la vento
blovis tra la foliaroj, nek de tenebraj nuboj batis
tien fulmo; ĉiu arbo, kun la frondoj vent-ne-tuŝataj,
havis en si la hororon. Tie verŝis akvon abunde
nigraj fontoj kaj de dioj staris tristaj ligno-idoloj.
Ili jam per kuŝ' neglekta, per la palo de arbo putra
konsternegis; ĉielulojn figuritaj familiare
oni ne timegas tiom, multe pli da terur' inspiras
la nekono de timataj superuloj. Famo rakontas,
ke kavernoj kavaj ofte muĝis pro l' tremego de tero,
ke surtere sterniĝintaj taksusarboj ree leviĝis,
ke brilege fulmis fajro la arbaron ne bruliganta,
ke la arbojn ĉirkaŭfermis la grandega korpo de drakoj.
Tiun lokon la popoloj por intima kult' ne vizitis,
sed translasis al la dioj. Kiam Febo zenite vojis,
aŭ Ĉiele nigris nokto, eĉ la pastro tien eniri
ne kuraĝis: la demonon de l' densaĵ' ekvidi li timis.
Tiun ĉi arbaron fere disfaligi Cezar' ordonis,
ĉar ĝi staris, dense densa, indulgita de l' militado
ĝistiama, inter montoj, kiuj estis jam nudigitaj.
Sed la fortaj manoj tremis, kaj, de l' respektinda majesto
de la lok' emociite, ĉiu kredis, ke l' hakilego
disde l' atakita arbo sin returnos al lia membro.
Tiun ĉi torporon grandan de l' kohort' vidante, Cezaro
nun aŭdacis la unua kapti duakran feron, kaj ĝin
eksvingante, li ekhakis kverkon altan ĝis la ĉielo,
kaj, merginte sian klingon en la arbo batita, diris:
"Ke neniu plu hezitu el vi faligi la arbaron,
kredu, ke mi mem per tio sakrilegiis!" Nun la trupo
ŝajnis ne liberigita je l' angor', sed en si pesanta
inter puno de la dioj kaj la kolero de Cezaro.
Sternas sin surtere ulmoj, defalegas kverko nodoza,
sinkas alnoj, kiuj amas akvojn kaj la Dodonaj boskoj,
kaj cipresoj atestantaj pri ne triviala funebro.
Demetinta la foliojn, frondomanka, unuafoje
nun tralasas la taglumon, kaj, senigita je l' arboj, perdas
denson la falanta bosko. Tion ekvidinte lamentis
la popol' de l' Galloj, sed la junular', gardata de muroj,
kriis fide: Kiu kredas do, ke li senpune ofendos
la ĉielon? La Fortuno ofte ja servas la krimulojn,
kaj la dioj tiom povas ekkoleri je l' mizeruloj...

CEZARO KAJ AMYKLAS

                  Jam la tendaro silentis,
kun la tria horo venis jam la dua ŝanĝo de gardo.
Nun Cezar', kun nervaj paŝoj tra la vasta silent' preparas,
kion sklav' apenaŭ riskus: ĉiujn post si lasinte volas
akompane sur fortunon sian. Post ol el inter tendoj
li elpaŝis, transsaltante membrojn de l' vigilantoj dormaj,
kaj silente priplendante, ke li povas trompi ĉi tiujn,
li laŭiris la marbordon kurban, kaj tie sur la ondoj
traŝiritaj de rifrokoj trovis barkon ŝnure ligitan.
Ties mastron kaj remiston tenis ne lontane de tie
dom' trankvila; ĝi ne estis konstruita el ia ligno,
sed teksita el malplena kano kaj el junko de marĉo,
kaj al ĝi la nudan flankon ŝirmis renversita boato.
Ĝian pordon per la mano skuis du-trifoje Cezaro,
tiel ke l' tegmento tremis. De sur mola lito el algoj
levis sin Amyklas. "Kia ŝiprompulo do, li demandis,
petas pri azil'? Aŭ kiu do esperas sortodevige
helpon en kabano mia?" Post ĉi parolo, retirante
fajroŝnuron el la alta, jam tepida cindro-amaso,
vivan fajron el fajrero febla li metas. Lin ne ĝenas
la milito. Scias li, ke ne troviĝas en kabanaĉoj
predo por la armeanoj Ho, sekura stato de vivoj
povraj! Ho modestaj nestoj! Ho donaco de dioj ne tre
estimata! Kiaj temploj, kia murego fortikaĵa
estus do kapabla tiel resti sen tremego panika,
kiam man' Cezara frapas porde?...

POST LA FARSALA BATALO

                  Neniam tra vultureg' la ĉielon
tegis, nek aeron batis tiel granda nombro da plumoj.
La arbaroj sendis ĉiuj siajn birdojn, kaj ĉiuloke
de la sangumitaj arboj pluvis sang' aŭ suko de putro,
kaj la membrojn el la lacaj ungoj lasis fali la birdoj.
Tiel do ne skeletiĝis la popolo tuta, sed en la
ventron de la sovaĝbestoj venis dismembrite; ĉi tiuj,
sataj jam viscerojn maĉi, nek medolojn sorbi avidaj,
gustumadis la artikojn. Hide kuŝis tie la granda
parto de l' Latinaj trupoj. Ilin la pluvego, la suno
kaj la tempoj dispolvige miksis al la ter' Emathia...

LA GLORO DE LA POETO

Ho laboro sankte granda de l' poeto! Vi rabas ĉion
for de l' fato kaj donacas al mortemaj gentoj eternon!
Ho Cezar', ĉi sanktan gloron per envio via ne tuŝu,
ĉar se ion ajn promesi licas al la Latinaj Muzoj,
tiel longe ja, dum daŭros la honor' de l' Smyrna poeto,
min kaj vin la posteulo| legos! Kaj nia Pharsalia
vivos, kaj nenia tempo nin malutilos per tenebroj.